Barono Du Potet
Barono de Sennevoy (1796-1881) | |
---|---|
Franca esoteristo kaj magnetizisto. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-a de aprilo 1796 en Parizo, Francio |
Morto | 1-a de julio 1881 en Parizo, Francio |
Tombo | Tombejo de Montmartre |
Lingvoj | franca |
Okupo | |
Okupo | magnetizer (en) |
Jules Denis du Potet, Barono de Sennevoy (1796-1881) estis franca barono, kuracisto, esoteristo, magnetizisto, mesmeristo, homeopata kuracisto, praktikanto de la teorioj pri animala magnetismo[1] de Franz Anton Mesmer (1734-1815), membro de la Teozofia societo kaj eldonisto de la Ĵurnalo pri Magnetismo inter 1845 kaj 1861.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de Jean-Baptiste Charles Dupotet (Ricey-le-Haut 1763 - Parizo, 1832), Senjoro de La Chapelle kaj Sennevoy, kaj de Simone Pierrette Babeau. Li edziĝis unue al Aglaé Saunier, en la 21-a de novembro 1833, en Parizo, kaj en dua nupto al Marie Isaure Hérault.
Du Potet estis brile sukcesoplena mesmeristo. Kelkaj atribuas tion al tiu fakto ke li ne havis la dikfingron en sia dekstra mano. Lia reputacio estis tia, laŭŝajne, ke viro estis kondamnita pro murdo kaj ekzekutita surbaze de evidentaĵoj donitaj per unu el la klarvidantoj de Du Potet. Li estis la direktoro de senpaga Lernejo pri Magnetismo, en Parizo, en 1826, kaj inter 1837 kaj 1845, li aktivis kiel homeopata kuracisto en Londono, kie li sukcese traktis priepilepsiajn kazojn en junulinoj norde de Londono, kaj laŭ letero sendita al la eldonisto de la medicina periodaĵo "The Lancet"[2], liaj eksperimentoj kaŭzis furoron en la urbo.
Du Potet tenis korespondaĵojn kun mesmeristoj[3] el la tuta mondo. La mesmerismo, kontraste kun la socialisma utopio, celis kaŭzi socialan transformiĝon kaj eĉ ian pensoŝtormon. Artikolo, publikigita en la okultisma revuo Lucifero, en 1890, teksas laŭdojn al sia persono kaj nomas lin arda subtenanto de la mesmerismo, kies "povohava voĉo" eble kaŭzos halton en la farso de la hipnotismo[4].
Du Potet ankaŭ esploris la okultajn uzojn de la mesmerismo. Eliphas Levi (1810-1875) multe laŭdis lin en sia verko "Historio de la Magio"[5], kaj asertis ke la magnetismo estis malŝlosinta la sekretojn de la magio por li. Kontraŭe de Levi, Du Potet kredis ke dum tranco eblas la kontakto kun la mortintoj kaj la spiritoj neniam enkarniĝintaj, kaj lia grupo kredis pri la fora influo pere de la magnetaj kurentoj. Li estis membro de la Teozofia societo, kaj liaj skribaĵoj estis amplekse cititaj de Helena Blavatiskij, kiu konsideris lin adepto. En sia verko "La Malkovro de la Senkonscio"[6], Henri Ellenberger konsideras ke li "disvolvis ... verajn delirojn de grandiozeco"[7].
Unu el liaj verkoj, "La magie dévoilée et la science occulte" (1852), venis en la manojn de Victor Hugo (1802-1885).
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Cours de magnétisme animal, 1834
- An introduction to the study of animal magnetism ... With an appendix ..., 1838
- Le magnétisme opposé à la médecine: mémoire pour servir à l'histoire du magnétisme en France et en Angleterre, 1840
- Cours du Magnétisme en sept leçons ... Deuxième édition, augmentée du ..., 1840
- Manuel de l'étudiant magnétiseur, ou Nouvelle instruction pratique sur le magnétisme ..., 1851
- La magie dévoilée ou principes des sciences occultes, Paris, Imp. Pommeret, 1852
- Traitè complet de magnetisme animal cours en douze leçons par le baron du Potet, 1856
- Thérapie magnétique, règles de l'application du magnétisme à l'expérimentation pure et au traitèment des maladies... Paris, 1863
- La magie dévoilée, ou, Principes de science occulte, 1852
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Encyclopedia.com
- Autores Espíritas Clássicos Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine
- CERL Thesaurus
- History of Psychiatry and Medical Psychology: With an Epilogue on Psychiatry ..., Edwin R. Wallace,John Gach
- Espirita Espiritismo
- Bibliothèque Nationale de France Arkivigite je 2017-06-19 per la retarkivo Wayback Machine
- WorldCat Identities
- Manuel bibliographique des sciences psychiques ou occultes, Albert Louis Caillet
- Journal Edition Integrale Sept 26 1877- Dec 21 1879
- Tulane University Libraries
- Theories of Hypnosis: Current Models and Perspectives, Steven J. Lynn, Judith W. Rhue
- History of Psychiatry and Medical Psychology: With an Epilogue on Psychiatry ..., Edwin R. Wallace, John Gach
- History New Thought Arkivigite je 2014-12-15 per la retarkivo Wayback Machine - Patheos
- Histoire des courants ésotériques dans l’Europe moderne et contemporaine
- Christmas Story: John Ruskin's Venetian Letters of 1876-1877, Van Akin Burd
- DADA, Surrealism, and the Cinematic Effect[rompita ligilo], R. Bruce Elder
- Grenzwissenschaftliche Versuche, Willy Schrödter
- Influenza a distanza. Come agire con la forza del pensiero, Giuseppe Gangi
- Laboratories of Faith: Mesmerism, Spiritism, and Occultism in Modern France[rompita ligilo], John Warne Monroe
- Histoire raisonnée du magnétisme et du psychisme pratique, Hector Durville, Paul-Clément Jagot
Belaj prezentaĵoj en Youtube
[redakti | redakti fonton]- Manuel de l'étudiant Magnétiseur
- Barão Du Potet e o magnetismo animal
- O magnetismo e o Barão Du Potet
- O Poder do Magnetismo
- Hypnosis in History
- Hypnosis Induction
- Hypnosis Shock Induction
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "L'autoscopie interne" - Paul Sollier (1903).
- ↑ The Lancet.
- ↑ Mesmeristo: sekvanto el Franz Anton Mesmer, germana magnetizisto kaj fondinto de la teorio pri la animala magnetismo.
- ↑ Lucifer.
- ↑ History of Magic.
- ↑ "La Malkovro de la Senkonscio". Arkivita el la originalo je 2014-11-29. Alirita 2014-11-19.
- ↑ The Discovery of the Unconscious: The History and Evolution of Dynamic ... Arkivigite je 2014-12-02 per la retarkivo Wayback Machine, Henri F. Ellenberger